ipernity

Ricevitaj bildkartoj - Gvamo
Hafa Adai!
Antaŭ nelonge, dank al Guam Visitors Bureau, mi ricevis bildkarton el Gvamo.
Gvamo estas insulo kaj dependa teritorio de Usono en Oceanio. La Teritorio de Gvamo (Guåhån en ĉamora, nomita ankaŭ kiel Guaján en hispana), estas insulo en la okcidenta Pacifiko, apartenanta al Usono kiel teritorio ne aneksita. Temas pri la plej granda kaj suda de la Marianoj. (Vikipedio)

Sur la insulo oni parolas anglan kaj ĉamoran lingvojn.
La ĉamora lingvo estas Malajapolinezia (Aŭstronezia) lingvo, parolata sur la Marianoj (speciale sur Gvamo kaj Sajpano) de proks. 47 000 homoj (ĉ. 35 000 parolantoj sur Gvamo, ĉ. 12 000 sur la N. Marianoj).[1]. Tiuj parolantoj estas la Ĉamoroj.
Ĝia ISO-kodo estas ch. Ekzistas Vikipedio en la ĉamora lingvo. (Vikipedio)

Interesan filmeton pri Gvamo vi povas vidi ĉi tie:
www.youtube.com/watch?v=KP4I0CsieD8

Vikipedia paĝo pri Gvamo en esperanto:
eo.wikipedia.org/wiki/Gvamo

Mi dankas al Gvama Buroo por Vizitantoj kiuj sendis al mi tiun ĉi danceman bildkarton.

Ricevitaj bildkartoj - Usona Samoo
Antaŭ nelonge mi ricevis bildkarton el Usona Samoo (American Samoa). Usona Samoo estas dependa teritorio de Usono en Oceanio.Ĝi konsistas el kvin ĉefaj insuloj kaj du rifaj atoloj. Ĝi situas en la suda Pacifika Oceano, sudoriente de Samoo. Usonaj samoanoj plejparte estas dulingvaj kaj povas paroli la anglan kaj la samoanan flue. Samoana lingvo estas la sama lingvo parolata en apuda, sendependa Samoo.

Mi deziras danki al Muaiao Moliga el American Samoa Visitors Bureau (www.americansamoa.travel ) kiu sendis al mi la bildkarton

Ricevitaj bildkartoj - Butano
Butano estas la sola himalaja budhisma ŝtato en la mondo. Ĝi kuŝas oriente de la Himalaja montoĉeno en Azio. La elstara kaj plej granda urbo estas Timbuo.

Malgranda esperantista grupeto, Emilio Cid, Martin Schaeffer, Lee Jungkee, Renato Corsetti kaj Sufi Adeel, estas provanta krei la unuajn esperantistojn en la azia lando Butano per informado pere de Facebook. Laux Corsetti:

"Inter la 24a kaj 30a de marto ni divastigis la filmeton www.facebook.com/915876621864679/posts/931309206988087 al junuloj inter 17 kaj 30 jaraĝaj. La reklamo kostis €37,59.

La reklamo aperis 97.299 oble al 20.835 unuopaj junaj butananoj. 50 novaj membroj el Butano aliĝis al la nia grupo por lerni Esperanton. 980 butananoj ŝatis nian filmeton, kaj ni intencas kontakti ilin por instigi la eklernadon de Esperanto.

Detaloj pri la spektado de la filmeto

​aperoj de reklamo 97.299
spektadoj 11.168
ĝis 10 sekundoj 4.666
homoj 20.845
% averaĝa parto de la filmeto spektita 29,54%
spektado ĝis 25% 3.320
spektado ĝis 50% 1.985
spektado ĝis 75% 1.404
spektado ĝis 95% 1.234
spektado ĝis 100% 1.137"

Mi dankas al homoj el Nacia Turisma Organizo en Butano kiuj sendis al mi kelkajn bildkartojn el tiu ĉarma lando. Pli pri Butano: eo.wikipedia.org/wiki/Butano

Ricevitaj bildkartoj - Islando - kongresa lando
Por multaj esperantistoj partopreno en Universala Kongreso estas kaj restas nerealigebla sonĝo. Dank al Sabine el Germanujo kiu partoprenis UK en Islando mi ricevis du bildkartojn el kongresa lando. La bildkartojn prezentas UNESCO lokojn en Islando.

"Islando (signifante "Glacilando") estas vulkana insulo en Norda Atlantiko inter Gronlando, Norvegio, Irlando, Skotlando kaj Ferooj. La areo de la lando estas proksimume 103.000 km². En Islando ekzistas preskaŭ neniaj plantoj, nur herbo, musko kaj kelkaj malgrandaj betuloj. La nomo de la ĉefurbo Rejkjaviko signifas fumanta golfeto, sed la golfo ne fumas, ĝi vaporas ĉe kelkaj lokoj. Pro la laboro de la vulkanoj estas facile uzi en Islando akvoenergion kaj geotermion.

Historio de Esperanto-movado

La unua propagandisto estis Þorsteinn Þorsteinsson, kiu laboris de 1900 por Esperanto en Rejkjaviko. Aperis de li multaj artikoloj en la lokaj gazetoj kaj li verkis la unuan Esperanto-lernolibron por islandanoj en la jaro 1909. En la jaro 1906 venis el Francio en la ĉefurbon sub verda Esperanto-flago fiŝkaptistaj ŝipoj de Dtichochois, kio estis notita en la gazetoj. En 1913 oni propagandis eĉ inter la lepruloj. 25-a de novembro 1927 en Rejkjaviko estis fondita esperanto-societo, kaj la urbestro senpage disponigis lernejon por esperanto-kursoj. Laŭ la Dietterle statistiko en 1928 esperantistoj troviĝas en 12 lokoj. UEA-del. en 1933 en 3 lokoj."

Tiu ĉi artikolo estis verkita antaŭ 3 jaroj, tuj post la kontgreso kaj post la ricevo de bildkartoj.

Ricevitaj bildkartoj - Aŭstralio
Jen belega bildkarto kiun mi ricevis el Aŭstralio. Sur la bildkarto estas videbla fama Operdomo de Sidnejo kaj la urbo mem.

El Vikipedio:
Aŭstralio aŭ la Komunejo de Aŭstralio estas lando en la suda hemisfero kaj konsistas parton el la plej malgranda kontinento de la mondo, la grandega insulo Tasmanio kaj kelkajn aliajn insulojn en la suda, la hinda kaj la pacifika oceanoj. Najbaraj landoj estas Indonezio, Orienta Timoro, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Vanuatuo, Nov-Kaledonio kaj Nov-Zelando.

La Operdomo de Sidnejo estas konstruaĵo por opero kaj alia muziko en Sidnejo (Aŭstralio). La plano por krei operdomon en Sidnejo ekestis en 1955. Oni kreis internacian konkurson por arkitektoj. La gajninta plano estis tiu de la Dano Jørn Utzon, kiu kreis spektaklan konkopatronon. La konstuado komence estis iom problema, sed finfine ĝi ja okazis. Utzon tamen en la daŭro de la konstuado rezignis pri la afero kaj neniam plu estis en la konstruaĵo.

La operdomon malfermis reĝino Elizabeto la 2-a en 1973. Ĝi troviĝas ĉe Bennelong Point, proksime de haveno kie antaŭe estis remizo de tramo. La konstruaĵo ne nur enhavas opersalonon, sed ankaŭ tri aliaj koncertejoj, restoracioj kaj trinkejoj.

Ekde ĝia malfermo, la Operdomo de Sidnejo estas simbolo de la urbo. En junio 2007 la konstruaĵo estis rekonita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Dankon al la sendinto!

Ricevitaj bildkartoj - Turkmenujo
Tiu cxi bildkarto estas el Turkmenujo. Miaj geamikoj, Sonya kaj Trevis, mondaj vojaĝantoj, sendis al mi tiun ĉi surprizon. Tio estas mia unua bildkarto el tiu fora kaj malmulte konata lando. Sur la bildkarto videblas Centrala Banko de Turkmenujo.

"Turkmenujo (en la turkmena: Türkmienistan) estas lando en Centra Azio, havas landlimojn nordoriente kun Kazaĥio, norde kaj nordoriente kun Uzbekio, sudokcidente kun Irano, sudoriente kun Afganio kaj okcidente kun la Kaspia Maro; la plejparto de la lando estas regata de la Karakuma dezerto, en ĝia teritorio trairas la riveroj Amudarjo, Atrak kaj Murgab. Estis unu el la centraziaj respublikoj de Sovetio nomata "Turkmena Soveta Socialisma Respubliko" ĝis ĝia malapero en 1991." (El Vikipedio).

Pri travivaĵoj de miaj geamikoj vi povas legi en sonyaandtravis.com

Ricevitaj bildkartoj - Ĉeĥujo
En mia kolekto de bildkartoj troviĝas tre malmultaj kun surskribo en esperanto. Tiun ĉi mi havas jam de longe, sed kiam kaj de kiu mi ricevis ĝin - mi ne memoras. Kompreneble, sur la dorsa flanko nenio estas skribita, mi ricevis ĝin de iu dum iu kongreso aux renkontiĝo.

Mi ŝatus havi pliajn esperantajn bildkartojn kaj se vi povas helpi min, ne hezitu kontakti min. Mi rekompence sendos al vi bildkarton el Beogrado.

Moravio (loĝata de Moravianoj, ĉeĥe: Morava) estas unu el historiaj ĉeĥaj landoj (hodiaŭ kun areo 26 095 km2). Ĝi etendiĝas en orienta parto de Ĉeĥio. Kun Moravio najbaras okcidente Bohemio (344km), sude aŭstria federacia lando Aŭstrio Malsupra, sudoriente, oriente poste Slovakio kaj nordoriente Slovakio kun Ĉeĥa Silezio, norde poste Pola Silezio – konkrete regiono Klodsko, kiu estas hodiaŭ parto de pola Malsupra Silezio (vojevodio) (20 km). Se ni kalkulas al Moravio ankaŭ eksajn moraviajn enklavojn en Silezio, do Moravio najbaras ankaŭ kun pola Opola vojevodio, kiu situas en historia teritorio de Pola Silezio. Kiel metropolo de Moravio estas konsiderata Brno, nome ekde la jaro 1641. Antaŭe ĉefurbo estis Olomouc, kiu eĉ plu apartenas al signifaj historiaj urboj de Moravio. Je iom pli malfrue kun progreso de minejoj kaj industrio signifiĝis urbo Ostrava. Inter pli konataj regionoj de Moravio apartenas Valaĥio, Moravia Slovakio, Haná. (Vikipedio)

Ricevitaj bildkartoj - Kubo
Kubo estas tre interesa lando kiu gastigis du foje Universalan Kongreson. La bildkarton mi ricevis de mia amiko Can kiu sendis ĝin el Turkujo. Do, ankoraux unu raraĵo: Kuba bildkarto sendita el Turkujo. Kiu estas tiu viro sur la bildo mi ne scias.

La Kuba Respubliko (hispane República de Cuba) aŭ nur Kubo estas lando (insularo, arkipelago) en Kariba Maro, la plej granda el la Antiloj. La ĉefa insulo konata kiel Kuba Insulo, estas la plej granda el la Grandaj Antiloj. Ankaŭ apartenas al la arkipelago la Insulo de la Junularo (antaŭe nomata "Isla de Pinos") kaj multnombraj insuletoj kiuj ĉirkaŭas la lastajn menciatajn. Norde troviĝas Usono kaj Bahamoj, okcidente Meksiko, sude Kajman-insuloj kaj Jamajko kaj sudoriente Haitio.

Kubo estas hejmo de ĉirkaŭ 11 milionoj da homoj kaj estas la plej populacia insulo kaj lando en Karibio. La homoj, kulturo, kaj kutimoj miksas diversajn fontojn, kiaj la indiĝenaj de Tainoj kaj Cibonejoj, la periodo de hispana koloniismo, la enmeto de afrikaj sklavoj kaj ties proksimeco al Usono kaj duarange al aliaj landoj, kiaj Meksikio kaj Haitio. (Vikipedio)

Dankon al Can kiu pliriĉigis mian bildkartkolekton plurfoje.

Ricevitaj bildkartoj - Rusujo
Kristina el Kaliningrad sendis al mi tiun cxi bildkarton kiu prezentas apudmaran promenejon en Zelenogradsk.

Zelenogradsk (ruse Зеленоградск) estas urbo en la nuna Kaliningrada provinco de Rusio. La urbo situas borde de la Balta Maro, ĉe la suda limo de la Kurona Duoninsulo.

Cranz estis fondita dum la jaro 1252 de la ordeno de germanaj kavaliroj, kiuj dum pluraj jardekoj de la 12-a jarcento persekutis la nekristanan lokan baltan popolon de praprusoj. Dum la sekvaj preskaŭ sepcent jaroj la komunumo estis germanlingva kaj apartenis al la regnoOrienta Prusio. Post la Dua Mondmilito, la regionon konkeris la armeo de Sovetunio, kiu dum 1946 donis al la komunumo novan, ruslingvan nomon kaj statuson de urbo.

Dum 1959 la urbo havis 6,9 mil loĝantojn; dum 2002 jam estis 12,5 mil.

(Fonto: Vikipedio)

Dankon Kristina!

Ricevitaj bildkartoj - Finlando
Sur la bildkarto estas Ŝtormo en vazo, oleo sur kanvaso,pentraĵo de Kaj Stenvall el 2002-a jaro. La bildkarton sendis Riitu el Helsinki, ĉefurbo de Finlando.

Kaj Kristian Stenvall (naskita 25-an de decembro 1951 en Tampere) estas finna artisto kiu iĝis internacie fama kiam li komencis sian karieron en 1989-a pentrante tion kion lia retejo priskribas kiel" tre konate aspektantan anason." Multaj komparis tiun anason kun Anaso Donaldo de Disney Bildliteraturo.

Stenvall ricevis sian arton trejnantan ĉe Turun taideihdistiksenpirustuskoulu/ Åbo-ritskola (Turku, Finnlando) dum la jaroj 1971-1974-a. Fonto: Vikipedio
www.kajstenvall.com

Riitu, dankon al vi!

Ricevitaj bildkartoj - Grekujo
Belega detalo el Grekujo. Pordo, koloroj, floroj. Mi tre ŝatas bildkartojn kolorplenaj kiuj montras detalojn el foraj urboj.

Greka esperantisto Kostas en la listo grekaj-esperantistoj informas:
Finfine, post unujara laboro, nia asocia retpaĝo www.esperanto.gr renovigita, rekonstruita kaj riĉenhava estas preta kaj jam enretitigita!
Ni atendas de vi, kiel nia vera amiko, viajn komentojn pri ĝi.

La bildkarton mi ricevis de Alexandra, dankon al ŝi, la bildkarto tre plaĉas al mi!

Ricevitaj bildkartoj - Norda Koreujo
La bildkarton mi ricevis de Jo kiu sendis ĝin el Vjentamujo. Sur la bildo el Pyonyang estas statuo kiu reprezentas du Koreujojn - Nordan kaj Sudan kaj estas dediĉita al reunuiĝo de du Koreujoj. Estas rimarkeble ke sur stratoj aŭtoj ne estas videblaj, Jo asertas ke estas vere tiel.

Sur la bildkarto ankaŭ estas gluita krom poŝtmarko de Vjetnamujo ankaux poŝtmarko de Norda Koreujo. Do, du diverslandaj poŝtmarkoj sur bildkarto de Norda Koreujo sendita el Vjetnamujo! Raraĵo, ĉu ne?

Grandan dakon kaj aplaŭdon al Jo kiu riĉigis mian bildkartkolekton!

Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License